John ([info]kircxo) wrote,
@ 2004-12-20 21:31:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Du eblecoj por ParseLib
En Haskelo oni havas la eblamonadon (Maybe Monad) kun du valoroj: Nenio kaj Nur x, kie x havas iun tipon. Oni ankaŭ havas liston de unoptipaj valoroj [x] aŭ oni havas valoran x kun iu tipo. Do oni havas tri eblecojn: valoro, ebla valoro, aŭ multaj valoroj (x, x?, x*). En ParseLib ili uzas liston, sed ĉu ili bezonas liston aŭ ĉu ili povas nur uzi la eblamonadon?


(Post a new comment)


[info]kvarko
2004-12-21 06:13 am UTC (link)
O.O

Vi program-um-as per Haskell?! Ankaux mi!

Mi ne sciis ke estis aliaj Esperantistoj kiuj ankaux estas Haskell-istoj :)

Mi kredas ke, antaux longa tempo, esti mi kiu komencis la artikolojn pri Haskell kaj Funkciaj Lingvoj cxe la Esperantlingva Wikipedia.

Kiom longe vi uzas Haskell-n? Mi renkontis gxin cxar mi laboris kun profesoro cxe universitato kiu uzis Haskell-n kaj kiu konis cxef-rolantojn de la Haskell-komunumo. Mi iam cxeestis la konferencon ICFP kaj la kun-okazintan "Haskell workshop". Mi nun uzas la lingvon cxe laboro -- la cxefa softvarajxo de mia firmao estas en Haskell.

Pri ParseLib mi ne povas komenti, cxar mi neniam uzis gxin.

(Reply to this)(Thread)


[info]kircxo
2004-12-22 03:38 pm UTC (link)
Jes, mi programas per Haskelo. Mi ankaŭ unue rekontis ĝin ĉe la universitato. Fakte ĉiu komputika studento bezonas lerni ĝin ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstino, sed mi uzis ĝin pli ol kutimaj studentoj. Mi ankaŭ uzis Haskelo por esplorprojekto, kie mi kries du retpoŝtilojn, unu per Pitono kaj la alia per Haskelo. Se vi interesiĝas, mi havas iom da informo pri ĝi ĉe http://jtex.com/research.

David Henderson http://www.elfix.org/ estas alia esperantisto, kiu programas per Haskelo, sed bedaŭrinde ne jam verkis pri ĝi Esperante. Jacob Schwartz ankaŭ interesiĝas pri funkciaj lingvoj kaj mi pensas pri Haskelo ankaŭ.

Bedaŭrinde mi ne povas uzi Haskelon ĉe mia laborejo, sed mi lastatempe ekuzis sistemon, kiu estas iomete funkcia. Ĝi memorigis min pri "Data Flow Analysis" kaj iomete pri Monadoj, do en mia libertempo mi reinteresiĝas pri Haskelo, monadoj, kaj la Teorio de Kategorioj.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]kvarko
2005-02-23 09:51 pm UTC (link)
Cxu vi estas studento aux cxu vi laboras? Mia firmao nun sercxas Haskell-programistojn -- por la somero kaj plen-tempe. Se vi estas studento, cxu vi konsideros someran laboron en Bostono cxi-somere. Se vi laboras, cxu vi volas novan laboron en Bostono? :) Se vi konas aliajn Haskell-programistojn kiuj sercxas laboron -- somere aux plentempe -- kaj aparte se ili havas intereson pri desegnado de hardvardon ("computer chips") ... tiuj kontaktu min!

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…