John ([info]kircxo) wrote,
@ 2004-04-30 16:45:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
La lastaj semanoj de mia universitato vivo.
Hodiaŭ mia kompililo finfine kompilis la unuan el du programoj, kiujn ĝi devos kompili. Mi preskaŭ finas mian artefaritan intelektan projekton pri Winnie la Pu, mi nur bezonas 2 aŭ 3 pli da horoj. Tiam mi nur bezonos finiĝi miajn finekzamenojn kaj esplorprojekton kaj mi bakalaŭriĝos. Mi estas kaj feliĉa kaj malfeliĉa ke mi baldaŭ finos, sed mi ne povas pensi pri tio dum iom da tempo ĉar mi tro okupatas.


(Post a new comment)


[info]goulo
2004-04-30 03:52 pm UTC (link)
Mi ankoraŭ pensas ke kompili/kompililo ne taŭgas, ekzemple mi ne trovas tiun uzadon en PIV aŭ KL, sed mi trovas tradukilon en ambaŭ. (Kompreneble, eĉ en la angla "compiler" estas iom stulta vorto por la programo kiu tradukas fontkodon en maŝinkodon...)

Ĉiukaze, gratulon kaj bonŝancon por la fina sukceso de la projektoj. :)

(Reply to this)(Thread)


[info]kircxo
2004-04-30 04:17 pm UTC (link)
Nu, mi ne volis diri "La tradukilo tradukis". Do, mi serĉis la komputilajn vortarojn kaj jen la rezultoj: ĉe http://home.btclick.com/ukc802510745/eo/vortlist/kompvort.htm ili unue diris traduki sed ili ne ŝatas tion ĉar ĝi ne diras tion, al kio ĝi tradukas; lernu diras compiler -> kompili; la komputada leksikono uzas tradukilo sed diras ke la PIV1 uzis kompilero. Unue mi ŝatis tradukilo, sed eble komputlingva tradukilo aŭ formallingva tradukilo pli taŭgas.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…