Hamburgero kaj trafita muzikprezentaĵo Hieraŭ vespere mi iris al Casino el Camino por manĝi hamburgeron. La restoracio/drinkejo havas bonajn hamburgerojn kun multa da bovaĵo, oni bezonas atendi eble 50 minutoj por la kuirado, sed ili estas atentindaj. Atendanta, mi vizitis kaj babilis kun germanparolantaj amikoj kaj unu Belgiino, kiu estas en Aŭstino dum iom da tempo. Promenante aŭten, mi aŭdis konatan kanton kaj finfine ekkonis la muzikgrupon. Ĝi estis de
Black Tie Dynasty, Dalasa muzikgrupo, kiun mi eninteresiĝis je la mezo de la printempo. Bedaŭrinde, mi ne havis la tempon iri por aŭskulti ilin kaj ili ne ludos denove en Aŭstino baldaŭ.
Alie mi atendas la muzikan prezentaĵon de
Mono je la 1-a de Oktobro. La grupo estas instrumentema kaj de Tokio. Mi havas amikojn, kiuj antaŭe vidis ilian prezentaĵon kaj opiniis ke ĝi estis treege bona, do mi tre ekscitas pri tiu venontsperto.