Alia vivmuzika sperto Mi supozas ke mi finfine ekkomprenas la vivmuzikan scenon en Aŭstinon. Ĉi vespere post iom da babilado kun la esperantistoj ĉe Opal Divines Freehouse, mi iris al "De Momo" por vidi kaj aŭskulti
"La Will Evans Projekto" kun amiko Mike, kiu konas Will. La kantoj plaĉis al mi, sed bedaŭrinde, estas nova muzikgrupo kaj ili ne jam havas KD-ojn, ktp. Mike estis muzikisto kiu ludis en la muzikgrupo
Dynah, do li konas multajn muzikistojn kaj povas rekomendi al mi muzikgroupojn kaj viveventojn. La Aŭstina Urblima muzikfestivalo estos je la fino de Septembro, mi volas ĉeesti ĉar Coldplay kaj The Arcade Fire ludos tie, sed mi ne jam aĉetos la biletojn. Eble mi faros tion morgaŭ.