Home
Kirĉo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, July 24th, 2005

    Time Event
    12:30a
    Bonegan kaj suprizan muziksperton
    Mi kaj Steph iris al la kafejo Flipnotics ĉi-vespere por babili malstreĉe kaj ĝui trinkojn, kiam amiko sia aperis kaj demandis ĉu ni venis por aŭskulti lian muzikgrupon Porderdavis. Ni tute ne sciis ke li ludas, sed decidis resti por tio. Kia suprizo estis la muziko, mi antaŭjuĝis pri la muzikgrupo tute malprave. Mi ankaŭ akiris novan ĝuston por la "root"-a ĝenro. La kantoj memorigis min iomete de Dave Matthews Band kaj Jack Johnson, kaj eĉ unu kanto de Nora Jones. La loko ankaŭ trankviligis min, per la malhelaj ruĝaj muroj kaj la nigraj kurtenoj. Alia interesa afero estis ke la ĉambro estis en la dua etaĝo kaj unu fenestro ne havis kurtenon kaj montris vidaĵon de la strato kaj aliajn etajn konstruaĵojn, kiu memorigis min de sceno en Perdita en Traduko kie simila vidaĵo aperis. Ree mi rekomendas Porterdavis kaj feliĉas ĉar ili baldaŭ havos novan KD-on.

    << Previous Day 2005/07/24
    [Calendar]
    Next Day >>

About LiveJournal.com