Home
Kirĉo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, May 8th, 2005

    Time Event
    2:38a
    Boatfesto
    Ĉi-vespere mi ĉeestis boatfesto de la Pearl St Coop. Estis interesa sperto kun 3-4 geamikoj kaj multaj duongeamikoj. Plejparte mi pasigis la tempon kun Kate, parolante pri kio ajn. Poste, ni iris kun aliaj Pearl-Street-antoj al dancklubo sur 6-a strato, kiu interesas ĉar mi ne multe ŝatas la 6-a strato pro la geadoleskantoj, sed la mezaĝo de la aliaj estas pli alta ol kutima. La muziko estis "house"-a kaj ja interesas kaj ĉiuj dancemis. Post iom da tempo Kate, mi kaj aliulo, kies nomo mi bedaŭrinda jam forgesis, iris al la plejsupra etaĝo de la parkejo por vidi la amuzan vidaĵon de la urbcentro dum sabata nokto, kiu donis bonan finon al la nokto. Sed ankoraŭ estas bedaŭrinda afero, ĉar post semajno Kate kaj Julia reiros al Germanio. Mi konas ambaŭ dum la pasintaj sep monatoj, sed konas Julia multe pli ol Kate. Tamen, lastatempe mi pasigis multan da tempo kun Kate, kiu estas tre afabla, do mi esperas ke mi daŭre parolos kun ŝi interete. Mi ankaŭ esperas ke mi vidos ambaŭ ĉi-jare kiam mi denove vojaĝos al Germanio por la IS.
    5:29p
    Mi uzas Haskelon denove
    Ĉiuj de miaj planoj por hodiaŭ nuliĝis pro la ŝtorma vetero, do mi havas tre malstreĉa tago. Antaŭ unu semajno mi denove malpigris pri Haskelon kaj lernis pri la Cabal sistemo. Mi pensis pri la verkado de eta RSS-legilo, do mi memoras pri la HTTP-a biblioteko de Warrick Gray kaj ĝi interesigas min proprarajte. Post kiam mi ludis kun tiu kodo, mi elŝultis Cabal de http://haskell.org/fedora/ kaj trovis ke jam ekzistas HTTP-an Cabal-an pakaĵon. Mi jam instalis tiu packaĵon kaj multajn aliajn kiel wxHaskell, kio estas bona ĉar mi denove povas uzi mian retpoŝtilon, kiun mi verkis Haskele ĉe la universitato. Mi esperas ke mi daŭre uzos Haskelon tage denove kaj ke mi laboros denove pri la Tradukila projekto, kiun mi komencis kun Doktoro Read.

    << Previous Day 2005/05/08
    [Calendar]
    Next Day >>

About LiveJournal.com