Home
Kirĉo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Saturday, December 25th, 2004

    Time Event
    12:05a
    Mia vojaĝo al Germanio por la IS
    Post nur 2 tagoj la IS komenciĝos, sed bedaŭrinde mi nur ĉeestos post la 29-a. Ĝi estos mia unua Esperanta rekontiĝo ekster Teksaso kaj ŝajne ne estos aliaj usonanoj tie, do mi scivolas pri la sperton. Mi ankaŭ ne parolas la germanan kaj estos en Germanio sole dum 2 tagoj post la IS sed antaŭ mi renkontiĝos kun Julia en Würzberg. Mi volas havi luaŭton, sed eble mi luos ĝin post la IS, ĉar mi pensas ke mi ne bezonas ĝin dum la seminario, do mi vojaĝos al Wetzlar kaj reen al Frankfurt per trajno. Lastatempe mi lernis pri la IJF en Italio dum Marto kaj nun iomete volas ĉeesti ĝin, sed unue mi volas sperti eksterlandan vojaĝon sole kaj tiam vidos ĉu mia laborestro permesos min foriri en la mezo de mia nova projekto. Mi estas tre scivolema pri mia Esperantvivo.

    << Previous Day 2004/12/25
    [Calendar]
    Next Day >>

About LiveJournal.com