Ĉu mi finfine povas fari ion interesa? Kiam mi ne povis dormi ĉi nokte mi ekaŭskultis muzikon kaj finfine retumis. Ĉi semajnfino mi ja dormis tro multe kaj mi ne scias kial, sed mi nur iomete timas pri tio. Heriaŭ mi ĉeestis la TutTeksasa Kongreso, kiun mi bezonas priverki, sed ne vere volas fari nun. Ree, mi vidis la taglibron de
jegrasso, kiun mi renkontis en Aŭstino dum la lasta jaro, kie ŝi parolis pri ŝia pigrado. Interese mi sentas simile pri mia vivo lastatempe. Ekde kiam mi komencis mian novan laboron, mi ĉiam sentas la mankon de tempo. Mi sentas intelekte malmotivata, sed mi estas tro laca por komenci ion vere interesa post mia labortago. Dum la tago mi estas vere produktiva, sed certe ne pri tio, kion mi volas fari. Do mi sentas sencele produktiva.
Tiel mi sentas, sed kion mi faros pri tio. Nu lastatempe mi parolis kun mia dungestro multe pri tio, kion mi volas el mia vivo. Sidflanke, mia dungestro estas ankaŭ esperantisto kaj ni amikiĝis antaŭ li estis mia dungestro. Dum la TTK li diris al mi ke eble mi nur bezonas pliplani mian tempon. Bonŝance, pasintan merkredon mia aŭto paneis, do nun mi pasigas multan da tempo ĉe mia apartmento. Kion mi povas fari? Ne multe ekster la studado, manĝado kaj dormado. Oni nur povas manĝi kaj dormi tiom. Do eble mi havas ŝancon por tute ŝanĝi mian vivon. Hodiaŭ mi studis la germanan kaj esploris projektojn por retbutikoj. Mi ankaŭ havas multajn ideojn pri Haskell programoj kaj aliaj komputikaĵoj, eble baldaŭ mi povas fari ion. Morgaŭ mi verŝajne ekzercos ĉar mi ne iros al la trinkejo kun amikoj. Mi esperas ke mi povas ŝanĝi sufiĉe rapide, ĉar mi aŭto funkcios eble Marde.