You are viewing kircxo

Kirĉo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 20 most recent journal entries recorded in John's LiveJournal:

    [ << Previous 20 ]
    Wednesday, August 24th, 2005
    12:19 am
    Mono kaj Kio Famigis Milvaŭkion
    Hodiaŭ mi aĉetis la biletojn por la Mono-a muzikprezentaĵo dum Oktobro. Mi tre ekscitas pri tio, kaj la biletoj malmultekostas. Pasintvendrede mi aŭskultis al April Dawn ĉe La Tazza Fresca. Ŝi estas amikino de amikino kaj estis la tria foje mi aŭdis ŝin ludante, sed mi ankoraŭ ĝuis la sperton. Ŝia muziko memorigas min de Nora Jones kaj la fakto ke mi spertis ĝin vive estas tre bona. Post tio mi iris al De Emo por aŭskulti kun amikoj al Kio Famigis Milvaŭkion (angle: What Made Milwaukee Famous). La muziko estis bona, sed tre laŭta, do mi volas aŭskulti al iliaj kantoj nevive por ĝustumi ĝin pli bone. Venontsabate Porterdavis ludos denove ĉe Flipnotics, kiun mi verŝajne ĉeestos kun amikoj.
    Saturday, July 30th, 2005
    11:20 am
    Hamburgero kaj trafita muzikprezentaĵo
    Hieraŭ vespere mi iris al Casino el Camino por manĝi hamburgeron. La restoracio/drinkejo havas bonajn hamburgerojn kun multa da bovaĵo, oni bezonas atendi eble 50 minutoj por la kuirado, sed ili estas atentindaj. Atendanta, mi vizitis kaj babilis kun germanparolantaj amikoj kaj unu Belgiino, kiu estas en Aŭstino dum iom da tempo. Promenante aŭten, mi aŭdis konatan kanton kaj finfine ekkonis la muzikgrupon. Ĝi estis de Black Tie Dynasty, Dalasa muzikgrupo, kiun mi eninteresiĝis je la mezo de la printempo. Bedaŭrinde, mi ne havis la tempon iri por aŭskulti ilin kaj ili ne ludos denove en Aŭstino baldaŭ.

    Alie mi atendas la muzikan prezentaĵon de Mono je la 1-a de Oktobro. La grupo estas instrumentema kaj de Tokio. Mi havas amikojn, kiuj antaŭe vidis ilian prezentaĵon kaj opiniis ke ĝi estis treege bona, do mi tre ekscitas pri tiu venontsperto.
    Wednesday, July 27th, 2005
    1:18 am
    Alia vivmuzika sperto
    Mi supozas ke mi finfine ekkomprenas la vivmuzikan scenon en Aŭstinon. Ĉi vespere post iom da babilado kun la esperantistoj ĉe Opal Divines Freehouse, mi iris al "De Momo" por vidi kaj aŭskulti "La Will Evans Projekto" kun amiko Mike, kiu konas Will. La kantoj plaĉis al mi, sed bedaŭrinde, estas nova muzikgrupo kaj ili ne jam havas KD-ojn, ktp. Mike estis muzikisto kiu ludis en la muzikgrupo Dynah, do li konas multajn muzikistojn kaj povas rekomendi al mi muzikgroupojn kaj viveventojn. La Aŭstina Urblima muzikfestivalo estos je la fino de Septembro, mi volas ĉeesti ĉar Coldplay kaj The Arcade Fire ludos tie, sed mi ne jam aĉetos la biletojn. Eble mi faros tion morgaŭ.
    Sunday, July 24th, 2005
    12:30 am
    Bonegan kaj suprizan muziksperton
    Mi kaj Steph iris al la kafejo Flipnotics ĉi-vespere por babili malstreĉe kaj ĝui trinkojn, kiam amiko sia aperis kaj demandis ĉu ni venis por aŭskulti lian muzikgrupon Porderdavis. Ni tute ne sciis ke li ludas, sed decidis resti por tio. Kia suprizo estis la muziko, mi antaŭjuĝis pri la muzikgrupo tute malprave. Mi ankaŭ akiris novan ĝuston por la "root"-a ĝenro. La kantoj memorigis min iomete de Dave Matthews Band kaj Jack Johnson, kaj eĉ unu kanto de Nora Jones. La loko ankaŭ trankviligis min, per la malhelaj ruĝaj muroj kaj la nigraj kurtenoj. Alia interesa afero estis ke la ĉambro estis en la dua etaĝo kaj unu fenestro ne havis kurtenon kaj montris vidaĵon de la strato kaj aliajn etajn konstruaĵojn, kiu memorigis min de sceno en Perdita en Traduko kie simila vidaĵo aperis. Ree mi rekomendas Porterdavis kaj feliĉas ĉar ili baldaŭ havos novan KD-on.
    Sunday, May 8th, 2005
    5:29 pm
    Mi uzas Haskelon denove
    Ĉiuj de miaj planoj por hodiaŭ nuliĝis pro la ŝtorma vetero, do mi havas tre malstreĉa tago. Antaŭ unu semajno mi denove malpigris pri Haskelon kaj lernis pri la Cabal sistemo. Mi pensis pri la verkado de eta RSS-legilo, do mi memoras pri la HTTP-a biblioteko de Warrick Gray kaj ĝi interesigas min proprarajte. Post kiam mi ludis kun tiu kodo, mi elŝultis Cabal de http://haskell.org/fedora/ kaj trovis ke jam ekzistas HTTP-an Cabal-an pakaĵon. Mi jam instalis tiu packaĵon kaj multajn aliajn kiel wxHaskell, kio estas bona ĉar mi denove povas uzi mian retpoŝtilon, kiun mi verkis Haskele ĉe la universitato. Mi esperas ke mi daŭre uzos Haskelon tage denove kaj ke mi laboros denove pri la Tradukila projekto, kiun mi komencis kun Doktoro Read.
    2:38 am
    Boatfesto
    Ĉi-vespere mi ĉeestis boatfesto de la Pearl St Coop. Estis interesa sperto kun 3-4 geamikoj kaj multaj duongeamikoj. Plejparte mi pasigis la tempon kun Kate, parolante pri kio ajn. Poste, ni iris kun aliaj Pearl-Street-antoj al dancklubo sur 6-a strato, kiu interesas ĉar mi ne multe ŝatas la 6-a strato pro la geadoleskantoj, sed la mezaĝo de la aliaj estas pli alta ol kutima. La muziko estis "house"-a kaj ja interesas kaj ĉiuj dancemis. Post iom da tempo Kate, mi kaj aliulo, kies nomo mi bedaŭrinda jam forgesis, iris al la plejsupra etaĝo de la parkejo por vidi la amuzan vidaĵon de la urbcentro dum sabata nokto, kiu donis bonan finon al la nokto. Sed ankoraŭ estas bedaŭrinda afero, ĉar post semajno Kate kaj Julia reiros al Germanio. Mi konas ambaŭ dum la pasintaj sep monatoj, sed konas Julia multe pli ol Kate. Tamen, lastatempe mi pasigis multan da tempo kun Kate, kiu estas tre afabla, do mi esperas ke mi daŭre parolos kun ŝi interete. Mi ankaŭ esperas ke mi vidos ambaŭ ĉi-jare kiam mi denove vojaĝos al Germanio por la IS.
    Saturday, December 25th, 2004
    12:05 am
    Mia vojaĝo al Germanio por la IS
    Post nur 2 tagoj la IS komenciĝos, sed bedaŭrinde mi nur ĉeestos post la 29-a. Ĝi estos mia unua Esperanta rekontiĝo ekster Teksaso kaj ŝajne ne estos aliaj usonanoj tie, do mi scivolas pri la sperton. Mi ankaŭ ne parolas la germanan kaj estos en Germanio sole dum 2 tagoj post la IS sed antaŭ mi renkontiĝos kun Julia en Würzberg. Mi volas havi luaŭton, sed eble mi luos ĝin post la IS, ĉar mi pensas ke mi ne bezonas ĝin dum la seminario, do mi vojaĝos al Wetzlar kaj reen al Frankfurt per trajno. Lastatempe mi lernis pri la IJF en Italio dum Marto kaj nun iomete volas ĉeesti ĝin, sed unue mi volas sperti eksterlandan vojaĝon sole kaj tiam vidos ĉu mia laborestro permesos min foriri en la mezo de mia nova projekto. Mi estas tre scivolema pri mia Esperantvivo.
    Monday, December 20th, 2004
    9:31 pm
    Du eblecoj por ParseLib
    En Haskelo oni havas la eblamonadon (Maybe Monad) kun du valoroj: Nenio kaj Nur x, kie x havas iun tipon. Oni ankaŭ havas liston de unoptipaj valoroj [x] aŭ oni havas valoran x kun iu tipo. Do oni havas tri eblecojn: valoro, ebla valoro, aŭ multaj valoroj (x, x?, x*). En ParseLib ili uzas liston, sed ĉu ili bezonas liston aŭ ĉu ili povas nur uzi la eblamonadon?
    Tuesday, November 16th, 2004
    11:58 pm
    Senaŭte
    Nu, mi nune tre ĝuas mian tempon sentaŭtan. Mi parolas multe kun miaj najbaroj kaj mi ŝatas la promenadon tien and tien. Mi ne studis tiom, kiom mi ŝatus, sed mi ne sentas sencele. Ĉar mi ne iris al la trinkejo, mi havis tempon por karateo kaj kurado, kiuj helpos mian sanon. Bedaŭrinde, mi iris al la laborejo ĉi nokte kaj kiel mi laboris, ekpluvis. Ĉar mi ne vere volas iri hejmen malsekiĝate, mi verŝajne pasigos la nokton ĉi tien. Feliĉe la firmao havas litojn en la malantaŭajn ĉambrojn de la konstruaĵo, ĉar en la pasinteco multaj personoj ne havis la tempon iri hejmen dum la nokto pro tro da laboro.
    Monday, November 15th, 2004
    9:59 pm
    Informeto pri la TutTeksaso Kunveno en Hurst, Teksaso
    Sabate, mi ĉeestis la TutTeksasa Kunveno kun goulo, 6opou kaj Rob. Dum la vojaĝo ni havis tre agrablajn konversaciojn. Post kiam ni alvenis, ni babilis kaj manĝetis dum iom da tempo, sed Philipo bezonis iri por paroli kun la urbestraro pri la manko de akvo ĉe lia nova domo. Mi volunte iris kun li, do mi povas paroli sole kun alia esperantisto. Ni parolis multe pri ELNA kaj la Aŭstino Klubo kaj specife pri kiel la Aŭstina klubo estas tiom aktiva kaj povas fari multajn eĉ kiam ĝi estas tiom juna. Unu kialo estas ke ni estas tiom juna, sed alia estas ke ni sentas la devon fari multajn meme. Poste ni rekuniĝis kun la aliaj kaj ludis goon, ŝakon, kaj aliaj ludojn. Mi fakte dormis dum iom da horoj dum la tago, mi ne scias kial, sed mi tre lacas lastatempe. Antaŭ la vespermanĝo mi partoprenas en tre interesa konversacio kun Rob pri la komputiko kaj lia. La evento ankaŭ kuraĝigis min fari plu por ELNA kaj mi pensas ke mi povos fari multe kiel programisto.
    12:00 pm
    Ĉu mi finfine povas fari ion interesa?
    Kiam mi ne povis dormi ĉi nokte mi ekaŭskultis muzikon kaj finfine retumis. Ĉi semajnfino mi ja dormis tro multe kaj mi ne scias kial, sed mi nur iomete timas pri tio. Heriaŭ mi ĉeestis la TutTeksasa Kongreso, kiun mi bezonas priverki, sed ne vere volas fari nun. Ree, mi vidis la taglibron de jegrasso, kiun mi renkontis en Aŭstino dum la lasta jaro, kie ŝi parolis pri ŝia pigrado. Interese mi sentas simile pri mia vivo lastatempe. Ekde kiam mi komencis mian novan laboron, mi ĉiam sentas la mankon de tempo. Mi sentas intelekte malmotivata, sed mi estas tro laca por komenci ion vere interesa post mia labortago. Dum la tago mi estas vere produktiva, sed certe ne pri tio, kion mi volas fari. Do mi sentas sencele produktiva.

    Tiel mi sentas, sed kion mi faros pri tio. Nu lastatempe mi parolis kun mia dungestro multe pri tio, kion mi volas el mia vivo. Sidflanke, mia dungestro estas ankaŭ esperantisto kaj ni amikiĝis antaŭ li estis mia dungestro. Dum la TTK li diris al mi ke eble mi nur bezonas pliplani mian tempon. Bonŝance, pasintan merkredon mia aŭto paneis, do nun mi pasigas multan da tempo ĉe mia apartmento. Kion mi povas fari? Ne multe ekster la studado, manĝado kaj dormado. Oni nur povas manĝi kaj dormi tiom. Do eble mi havas ŝancon por tute ŝanĝi mian vivon. Hodiaŭ mi studis la germanan kaj esploris projektojn por retbutikoj. Mi ankaŭ havas multajn ideojn pri Haskell programoj kaj aliaj komputikaĵoj, eble baldaŭ mi povas fari ion. Morgaŭ mi verŝajne ekzercos ĉar mi ne iros al la trinkejo kun amikoj. Mi esperas ke mi povas ŝanĝi sufiĉe rapide, ĉar mi aŭto funkcios eble Marde.
    Thursday, August 26th, 2004
    1:35 am
    Nova Disko
    Ekde kiam mi dungiĝis mi nun havas la monon por aĉeti novan komputilon, sed mi ne vere bezonas ĝin. Mi jam havas kaj Makintoŝan komputilon kaj Linuksan komputilon, kaj ĉe mia dungejo mi havas Vindozan komputilon kaj Linuksan komputilon. Mi vere ne volas elspezi tiom da mono por nova komputilo, kiun mi ne vere povas uzi tiom, kiom ĝi kostus. Do, heriaŭ mi aĉetis novan eksteran 120-gigabajtan diskon por ke kontentigu min kontraŭ la aĉetado. Mi ja bezonas pli da spaco, mi nur havis 16 gigabajtojn inter miaj komputiloj. Mi aĉetis la eksteran diskton anstataŭ la interna disko ĉar mi volas uzi ĝin kun mia tekkomputilo kaj mia eventuala nova komputilo. Espereble la disko solvos la mian spacan problemon kaj la allogado de nova komputilo iom foriros.

    Kiam mi diris ke mi ne volis elspezi monon, mi ne volis signifi ke mi volas elspezi neniom. Mi ja elspezis multe lastatempe por mia meblaro por mia nova apartmento kaj mi volas baldaŭ elspezi multe esperante. Mi volas aliĝi al UEA kaj aĉeti multajn esperantajn librojn inkluziva de la PIV2. Mi ankaŭ volas ĉeesti NASK-on dum la venonta somero, kiu okazos post nia klaso sed antaŭ la LK. Espereble mi ĉeestos mian unuan UK-on dum 2006 en Florenco. Mi antaŭe vizitis Florencon dum la lasta jaro de mia antaŭuniversitata lernado, sed ekde tiam mi lernis multe pri Italio, la itala lingvo kaj la Mediĉa familio.
    Tuesday, August 17th, 2004
    5:22 am
    Mia freneza somero
    Mi ne skribis dum la somero ĉar mia vivo ŝanĝis multe kaj mi ja ne havis la tempon. Post mia bakalaŭriĝo, mi vojaĝis por viziti amikoj kaj laborserĉado, kiu tre bonas ĉar mi ne vidis ilin dum tre longa tempo. Bonŝanĉe post 6 semajnoj mi gajnis dungon en Aŭstino kun alia esperantisto (Rob de la loka klubo), do mi povos daŭre loĝi ĉi tie kaj helpi kun la LK (Landa Kongreso) dum la venonta sumero. Mi ankaŭ transloĝiĝis al apartmento tre proksima al mia nova laborejo, do mi povas promeni inter mia apartmento kaj mia laborejo, sen la bezono konduki mian aŭton.

    Bedaŭrinde mi ne uzis esperanto tiom, kiom mi normale uzis ĝin. Do mi perdis iom da mia kapablo. Kiel mia vivo reguliĝas, mi esperas regajni tion kaj plibonigi ĝin denove. Rob kaj mi verŝajne instruos esperantan klason dum la printempo ĉe la universitato, kiu estos tre bona evento antaŭ la LK. 6opou komencos baldaŭ reklami pri esperanto ĉe la universisto dum la unuaj semajnoj de la lernjaro, kiu helpos kaj universitatan klubon, la klason, kaj la LK-on. Mi diris la universitatan klubon, sed ĝi vere ne jam ekzistas, sed esperable ni povos krei kaj helpi ĝin.
    Friday, May 28th, 2004
    1:50 am
    Komputiloj kaj Lingvoj
    Hodiaŭ mi uzis Apple-an komputilon denove kaj nun mi vere bedaŭras mian tekkomputilon. Espereble mi baldaŭ aĉetos novan Apple-an komputilon, kiun mi tre volas havi. Mi verŝajne reparos mian tekkomputilon ankaŭ, sed fordonos ĝin.

    Lastatempe mi reverkis mian Paskelan tradukilon per Haskell. La ekzerco estas interesa ĉar mi bezonas monadojn. Uzante Haskell oni ne povas ĝisdatigi variablojn, do oni uzas rekursion. Ekzistas multajn funkciojn en Haskell por enkapsuligi la rekursion sed monado estas datumtipo, kiu plenumas la samajn ideojn. Do, mi uzas monadojn por kaj la sintaksa analizilo kaj ĝisdatigi la simboltabelon. Mi ne scias ĉu mi finos la projekton, sed almenaŭ mi lernas.

    Mi ankaŭ komencis studi la sonkursojn por kaj la itala kaj la germana lingvoj. Mi jam atingis la kvinan lecionon de la itala, sed nur la dua de la germana. Bedaŭrinde ili bezonos pli da tempo por lerni ol Esperanto.
    Tuesday, May 25th, 2004
    11:15 pm
    Mia somero komenciĝis kaj mi ekstudas lingvojn denove.
    Mi finfine bakalaŭriĝis. Mi kun ĉirkaŭ 8.000 aliaj universitataj studentoj havis ceremonion sabate por celebri. Dimanĉe mi flugis al Vaŝingtono D.C. por laborintervjuo. Ĝi bonis, sed mi ne scias ĉu ili oferos dungon al mi. Espereble mi trovos dungon baldaŭ ĉar mi bezonas la monon. Hodiaŭ estas la unua tago post 2 monatoj, kiam mi povas resti kaj havi nenion, kion mi devas fari. Mi dormis dum 5 horoj kaj verŝajne dormos multe ĉi nokte. Por nun, vivo tre bonas.

    Lingve, mi ekstudis la italan lastsemajne. Mi ŝatas ĝin pli ol la germana, sed mi ne scias kial. Mi vojaĝis al Italio kaj Grekio dum la lasta jaro de mia antaŭuniversitata studado, kaj se mi lernos la italan sufiĉe bone mi verŝajne vojaĝos tien denove. Tamen mi ankoraŭ studas la germanan sed ne tiom, kiom antaŭe, sed mi nune havas pli multo da tempo, do mi povas studi kiun ajn mi volas kaj por kiom da tempo mi volas.
    Saturday, May 1st, 2004
    5:30 pm
    Tradukilo
    Mi finis mian tradukilon hodiaŭ. Ĝi ĵuste tradukas ambaŭ programojn, sen eraroj. La kreado de la programo daŭris 4 monatojn, sed ĝi ne tradukis la tutan gramitakon de Paskelo, sed la plejparton. Se mi havas la tempon, mi verŝajne faros la plibonigojn por recevi pli altan noton. Bedaŭrinde, la kodogenerilo estas por la Sparc-a arkitekturo, kiun mi ne povos uzi post miajn bakalaŭriĝo, sed mi eble kreos alian PowerPC-an kodogenerilon, kiun mi povus uzi kun mia Apple tekkomputilo.
    Friday, April 30th, 2004
    4:45 pm
    La lastaj semanoj de mia universitato vivo.
    Hodiaŭ mia kompililo finfine kompilis la unuan el du programoj, kiujn ĝi devos kompili. Mi preskaŭ finas mian artefaritan intelektan projekton pri Winnie la Pu, mi nur bezonas 2 aŭ 3 pli da horoj. Tiam mi nur bezonos finiĝi miajn finekzamenojn kaj esplorprojekton kaj mi bakalaŭriĝos. Mi estas kaj feliĉa kaj malfeliĉa ke mi baldaŭ finos, sed mi ne povas pensi pri tio dum iom da tempo ĉar mi tro okupatas.
    Tuesday, April 27th, 2004
    6:35 pm
    Esplorprojekto kaj la Ŝava Alfabeto
    Hodiaŭ mi presentis mian projekesploron. Mi ĝuas la sperton kaj la profesoroj ŝatas la presentaĵon. Mi ankaŭ lernas ke mi bezonos representi ĝin por alia profesoro, sed mi verŝajne presentos same, do mi ne bezonas krie alian presentaĵon.

    Dum la lasta semajnfino mi lernas pri la Ŝava Alfabeto. La angla Ŝava alfabeto interasas min ĉar mi volas plibonigi mian scion pri fonetiko sed la esperanta Ŝava alfabeto ne tiom interasas min. Mi nun ne povas legi rapide per la alfabeto sed mi espere pratikos ĝin ofte. Bedaŭrinde, ŝajnas ke neniu uzas la alfabeto do mi bezonas krei aŭtomatan tradukilon por ke mi legu ŝave.
    Saturday, April 10th, 2004
    2:00 am
    Mia universitata vivo kaj nova bildvortaro.
    Nu, dum tre longa tempo mi ne afiŝis afiŝojn ĉar mia universitata vivo tre okupatas. Mi prezentis afiŝon pri mia esplorprojekto (pri la komputlingvoj Haskell kaj Python) kaj daŭre laboras sur la projekto. Mi ankaŭ laboras multe por mia komputila tradukilo, mi nune laboras sur la tria parto de la semantika analizilo, do post tio mi laboros sur la kodgenerilo kaj tiam mi finos la projekton.

    Hodiaŭ mi trovis novan helpilon sur lernu.net, ĝi estis la bildvortaro. La vortaro tre grandas kaj havas multajn diversajn bildojn, kiuj ege plaĉas al mi. Mi feliĉas ke la projekto daŭre kreskas.
    Thursday, March 11th, 2004
    2:22 am
    La taglibro de Don Harlow
    Mi ĵus trovis la novan taglibron de Don Harlow pri esperanto. Interese la taglibro estas angla, sed temas pri esperanto. La taglibro ŝajnas esti kaj lernlibro kaj komentoj, do ĉiu povas ĝui ĝin. Ĝi estas ĉe http://www.harlows.org/don/esperanto/
[ << Previous 20 ]
About LiveJournal.com